-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
44
|Levítico 13:44|
tiam tio estas leprulo, li estas malpura; la pastro deklaru lin malpura:sur lia kapo estas lia infektajxo.
-
45
|Levítico 13:45|
Kaj la vestojn de la leprulo, sur kiu estos tiu infektajxo, oni devas dissxiri, kaj lia kapo devas esti nekovrita, kaj gxis la lipoj li devas esti cxirkauxkovrita, kaj li devas kriadi:Malpura, malpura!
-
46
|Levítico 13:46|
La tutan tempon, dum la infektajxo estos sur li, li estu rigardata kiel malpura; malpura li estas; li estu izolita, ekster la tendaro estu lia logxejo.
-
47
|Levítico 13:47|
Kaj se estos infektajxo de lepro sur vesto lana aux sur vesto lina,
-
48
|Levítico 13:48|
cxu sur la fundamentajxo, cxu sur la enteksitajxo, el lino aux el lano, cxu sur felo, cxu sur ia felajxo,
-
49
|Levítico 13:49|
kaj la infektajxo estos verdeta aux rugxeta sur la vesto aux sur la felo, sur la fundamentajxo aux sur la enteksitajxo aux sur la felajxo, tiam gxi estas infektajxo de lepro, kaj oni devas montri gxin al la pastro.
-
50
|Levítico 13:50|
Kaj la pastro pririgardos la infektitajxon kaj ensxlosos la infektitajxon por sep tagoj.
-
51
|Levítico 13:51|
Kaj li rigardos la infektitajxon en la sepa tago; se li vidos, ke la infektajxo disvastigxis sur la vesto, aux sur la fundamentajxo, aux sur la enteksitajxo, aux sur ia felajxo, tiam la infektajxo estas lepro pereiga; gxi estas malpura.
-
52
|Levítico 13:52|
Kaj oni forbruligu la veston aux la fundamentajxon aux la enteksitajxon el lano aux el lino aux cxian felajxon, sur kiu estos la infektajxo; cxar gxi estas lepro pereiga, per fajro oni devas gxin forbruligi.
-
53
|Levítico 13:53|
Sed se la pastro vidos, ke la infektajxo ne disvastigxis sur la vesto aux sur la fundamentajxo aux sur la enteksitajxo aux sur ia felajxo,
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7