-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
5
|Levítico 14:5|
Kaj la pastro ordonos bucxi unu birdon super argila vazo, super fluakvo.
-
6
|Levítico 14:6|
Kaj la vivan birdon li prenos kaj ankaux la cedran lignon kaj la rugxan sxnureton kaj la hisopon, kaj li trempos ilin kune kun la viva birdo en la sango de la birdo bucxita super la fluakvo.
-
7
|Levítico 14:7|
Kaj li aspergos la purigaton je la lepro sep fojojn, kaj li deklaros lin pura, kaj li lasos la vivan birdon forflugi sur la kampon.
-
8
|Levítico 14:8|
Kaj la purigato lavos siajn vestojn kaj forrazos cxiujn siajn harojn kaj banos sin en akvo, kaj li estos pura; kaj poste li iros en la tendaron kaj restos ekster sia tendo dum sep tagoj.
-
9
|Levítico 14:9|
En la sepa tago li forrazos cxiujn siajn harojn, sian kapon kaj sian barbon kaj la brovojn de siaj okuloj, cxiujn siajn harojn li forrazos, kaj li lavos siajn vestojn kaj banos sian korpon en akvo, kaj li farigxos pura.
-
10
|Levítico 14:10|
Kaj en la oka tago li prenos du sxafidojn sendifektajn kaj unu sxafidinon sendifektan, jaragxan, kaj tri dekonojn de efo da delikata faruno, miksita kun oleo, kiel farunoferon, kaj unu log´?¢on da oleo.
-
11
|Levítico 14:11|
Kaj la pastro puriganta starigos la homon purigatan kaj ilin antaux la Eternulo, cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno.
-
12
|Levítico 14:12|
Kaj la pastro prenos unu el la sxafidoj kaj alportos gxin kiel kulpoferon kune kun la log´?¢o da oleo, kaj skuos tion kiel skuoferon antaux la Eternulo.
-
13
|Levítico 14:13|
Kaj li bucxos la sxafidon sur la loko, sur kiu oni bucxas pekoferon kaj bruloferon, sur la sankta loko; cxar, kiel la pekofero, la kulpofero apartenas al la pastro; gxi estas plejsanktajxo.
-
14
|Levítico 14:14|
Kaj la pastro prenos iom el la sango de la kulpofero, kaj la pastro metos tion sur la malsupran randon de la dekstra orelo de la purigato kaj sur la dikan fingron de lia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de lia dekstra piedo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 8-10