-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
35
|Levítico 14:35|
tiam tiu, al kiu apartenas la domo, devas veni, kaj diri al la pastro jene:Sur mia domo aperis io simila al infektajxo.
-
36
|Levítico 14:36|
Tiam la pastro ordonos, ke oni malplenigu la domon, antaux ol venos la pastro, por rigardi la infektajxon, por ke ne malpurigxu cxio, kio estas en la domo; kaj post tio eniros la pastro, por cxirkauxrigardi la domon.
-
37
|Levítico 14:37|
Kaj li rigardos la infektajxon, kaj se li vidos, ke estas infektajxo sur la muroj de la domo, kavetoj verdetaj aux rugxetaj, kaj ili aspektas pli profundaj ol la suprajxo de la muro,
-
38
|Levítico 14:38|
tiam la pastro eliros el la domo antaux la pordon de la domo, kaj li sxlosos la domon por sep tagoj.
-
39
|Levítico 14:39|
Kaj revenos la pastro en la sepa tago kaj rigardos; kaj se li vidos, ke la infektajxo disvastigxis sur la muroj de la domo,
-
40
|Levítico 14:40|
tiam la pastro ordonos, ke oni elrompu la sxtonojn, sur kiuj estas la infektajxo, kaj oni jxetu ilin ekster la urbon, sur lokon malpuran.
-
41
|Levítico 14:41|
Kaj la domon oni priskrapu interne cxirkauxe, kaj la kalkajxon, kiun oni deskrapis, oni jxetu ekster la urbon, sur lokon malpuran.
-
42
|Levítico 14:42|
Kaj oni prenu aliajn sxtonojn kaj enmetu ilin sur la lokon de tiuj sxtonoj, kaj oni prenu alian kalkajxon kaj kalku la domon.
-
43
|Levítico 14:43|
Se la infektajxo reaperos kaj floros sur la domo, post kiam oni elrompis la sxtonojn kaj cxirkauxskrapis la domon kaj kalkis,
-
44
|Levítico 14:44|
kaj la pastro venos, kaj vidos, ke la infektajxo disvastigxis sur la domo, tiam tio estas pereiga lepro sur la domo; gxi estas malpura.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 8-10