-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
45
|Levítico 14:45|
Kaj oni detruu la domon, gxiajn sxtonojn kaj lignon kaj la tutan kalkajxon de la domo, kaj oni elportu tion ekster la urbon, sur lokon malpuran.
-
46
|Levítico 14:46|
Kaj kiu eniros en la domon, dum la tuta tempo, en kiu gxi estos sxlosita, tiu estos malpura gxis la vespero.
-
47
|Levítico 14:47|
Kaj kiu dormis en tiu domo, tiu lavu siajn vestojn; kaj kiu mangxis en tiu domo, tiu lavu siajn vestojn.
-
48
|Levítico 14:48|
Sed se la pastro venos, kaj vidos, ke la infektajxo ne disvastigxis sur la domo, post kiam oni kalkis la domon, tiam la pastro deklaros la domon pura, cxar la infektajxo sanigxis.
-
49
|Levítico 14:49|
Tiam, por senpekigi la domon, li prenu du birdojn kaj cedran lignon kaj rugxan sxnureton kaj hisopon;
-
50
|Levítico 14:50|
kaj li bucxu unu el la birdoj super argila vazo, super fluakvo;
-
51
|Levítico 14:51|
kaj li prenu la cedran lignon kaj la hisopon kaj la rugxan sxnureton kaj la vivan birdon, kaj li trempu ilin en la sango de la birdo bucxita kaj en la fluakvo kaj aspergu la domon sep fojojn.
-
52
|Levítico 14:52|
Kaj li senpekigos la domon per la sango de la birdo kaj per la fluakvo kaj per la viva birdo kaj per la cedra ligno kaj per la hisopo kaj per la rugxa sxnureto.
-
53
|Levítico 14:53|
Kaj li lasos la vivan birdon forflugi ekster la urbon, sur la kampon; kaj li pekliberigos la domon, kaj gxi estos pura.
-
54
|Levítico 14:54|
Tio estas la legxo pri cxiu infektajxo de lepro kaj pri favo,
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 8-10