-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
15
|Levítico 14:15|
Kaj la pastro prenos iom el la log´?¢o da oleo kaj versxos sur sian maldekstran manplaton.
-
16
|Levítico 14:16|
Kaj la pastro trempos sian dekstran fingron en la oleo, kiu estos sur lia maldekstra manplato, kaj li aspergos per la oleo de sia fingro sep fojojn antaux la Eternulo.
-
17
|Levítico 14:17|
Kaj el la restajxo de la oleo, kiu estos sur lia manplato, la pastro metos iom sur la malsupran randon de la dekstra orelo de la purigato kaj sur la dikan fingron de lia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de lia dekstra piedo, sur la sangon de la kulpofero.
-
18
|Levítico 14:18|
Kaj la restajxon de la oleo, kiu estos sur la manplato de la pastro, cxi tiu metos sur la kapon de la purigato; kaj la pastro pekliberigos lin antaux la Eternulo.
-
19
|Levítico 14:19|
Kaj la pastro plenumos la pekoferon, kaj li pekliberigos la purigaton koncerne lian malpurecon, kaj poste li bucxos la bruloferon.
-
20
|Levítico 14:20|
Kaj la pastro metos la bruloferon kaj la farunoferon sur la altaron; kaj la pastro pekliberigos lin, kaj li estos pura.
-
21
|Levítico 14:21|
Se li estas malricxa kaj ne havas suficxe da bonstato, tiam li prenu unu sxafidon, kiel pekoferon-skuatajxon, por pekliberigxi, kaj unu dekonon de efo da delikata faruno, miksita kun oleo, kiel farunoferon, kaj log´?¢on da oleo;
-
22
|Levítico 14:22|
kaj du turtojn aux du kolombidojn, kiel lia stato permesos, kaj unu el ili estos pekofero kaj la dua estos brulofero.
-
23
|Levítico 14:23|
Kaj li alportos ilin en la oka tago de sia purigado al la pastro, al la pordo de la tabernaklo de kunveno, antaux la Eternulon.
-
24
|Levítico 14:24|
Kaj la pastro prenos la sxafidon de la kulpofero kaj la log´?¢on da oleo, kaj la pastro skuos ilin kiel skuoferon antaux la Eternulo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 8-10