-
-
Esperanto
-
-
19
|Marcos 6:19|
Kaj Herodias klopodis kontraux li, kaj deziris mortigi lin, kaj ne povis;
-
20
|Marcos 6:20|
cxar Herodo timis Johanon, sciante, ke li estas viro justa kaj sankta, kaj nepre gardis lin. Kaj auxskultante lin, li embarasigxis, kaj auxskultis lin volonte.
-
21
|Marcos 6:21|
Kaj kiam venis oportuna tago, kiam Herodo pro sia naskotago faris vespermangxon al siaj nobeloj kaj milestroj kaj cxefoj de Galileo,
-
22
|Marcos 6:22|
eniris la filino de Herodias mem kaj dancis, kaj sxi placxis al Herodo kaj al liaj kunmangxantoj; kaj la regxo diris al la knabino:Petu de mi, kion ajn vi volas, kaj mi tion donos al vi.
-
23
|Marcos 6:23|
Kaj li jxuris al sxi:Kion ajn vi petos de mi, mi tion donos al vi, gxis duono de mia regno.
-
24
|Marcos 6:24|
Kaj elirinte, sxi diris al sia patrino:Kion mi petu? Kaj tiu diris:La kapon de Johano, la Baptisto.
-
25
|Marcos 6:25|
Kaj sxi tuj eniris rapide al la regxo, kaj petis, dirante:Mi deziras, ke vi tuj donu al mi sur plado la kapon de Johano, la Baptisto.
-
26
|Marcos 6:26|
Kaj la regxo farigxis tre malgxoja; tamen pro siaj jxuroj kaj pro la kunmangxantoj li ne volis rifuzi al sxi.
-
27
|Marcos 6:27|
Kaj tuj la regxo elsendis soldaton el sia gardistaro, kaj ordonis alporti lian kapon; kaj elirinte, tiu senkapigis lin en la malliberejo,
-
28
|Marcos 6:28|
kaj alportis lian kapon sur plado, kaj donis gxin al la knabino; kaj la knabino donis gxin al sia patrino.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5