-
-
Esperanto
-
-
3
|Marcos 16:3|
Kaj ili diris inter si:Kiu derulos por ni la sxtonon de la enirejo de la tombo?
-
4
|Marcos 16:4|
kaj suprenrigardante, ili vidis, ke la sxtono estas derulita; cxar gxi estis tre granda.
-
5
|Marcos 16:5|
Kaj enirinte en la tombon, ili vidis junulon sidantan cxe la dekstra flanko, vestitan per blanka robo; kaj ili miregis.
-
6
|Marcos 16:6|
Sed li diris al ili:Ne miregu; vi sercxas Jesuon, la Nazaretanon, la krucumitan:li levigxis; li ne estas cxi tie; jen la loko, kien oni metis lin!
-
7
|Marcos 16:7|
Sed iru, diru al liaj discxiploj kaj al Petro:Li iras antaux vi en Galileon; tie vi vidos lin, kiel li diris al vi.
-
8
|Marcos 16:8|
Kaj elirinte, ili forkuris de la tombo, cxar tremado kaj konfuzigxo posedis ilin; kaj ili diris nenion al iu, cxar ili timis.
-
9
|Marcos 16:9|
Sed levigxinte frue en la unua tago de la semajno, li aperis unue al Maria Magdalena, el kiu li elpelis sep demonojn.
-
10
|Marcos 16:10|
SXi iris, kaj sciigis gxin al la homoj, kiuj estis kun li, dum ili malgxojis kaj ploris.
-
11
|Marcos 16:11|
Kaj auxdinte, ke li vivas kaj estas vidita de sxi, ili ne kredis.
-
12
|Marcos 16:12|
Kaj post tio li aperis sub alia formo al du el ili, dum ili piediris en la kamparon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5