-
-
Esperanto
-
-
13
|Marcos 16:13|
Kaj foririnte, ili sciigis al la aliaj, kaj ankaux ili ne kredis.
-
14
|Marcos 16:14|
Poste li aperis al la dek unu, dum ili sidis cxe mangxo, kaj riprocxis ilian nekredemon kaj korobstinon, cxar ili ne kredis tiujn, kiuj vidis lin levigxintan.
-
15
|Marcos 16:15|
Kaj li diris al ili:Iru en la tutan mondon, kaj prediku la evangelion al cxiu kreitajxo.
-
16
|Marcos 16:16|
Kiu kredos kaj estos baptita, tiu estos savita; sed kiu ne kredos, tiu estos kondamnita.
-
17
|Marcos 16:17|
Kaj jenaj signoj sekvos la kredantojn:en mia nomo ili elpelos demonojn; ili parolos per lingvoj;
-
18
|Marcos 16:18|
ili prenos en manojn serpentojn, kaj se ili trinkos ion mortigan, gxi neniel difektos ilin; sur malsanulojn ili metos la manojn, kaj ili sanigxos.
-
19
|Marcos 16:19|
Tiam la Sinjoro Jesuo, post kiam li parolis al ili, estis ricevita supren en la cxielon, kaj sidigxis dekstre de Dio.
-
20
|Marcos 16:20|
Kaj elirinte, ili predikis cxie, kaj la Sinjoro laboris kun ili kaj fortikigis la vorton per la signoj, kiuj sekvis. Amen.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5