-
-
Esperanto
-
-
20
|Marcos 15:20|
Kaj mokinte lin, ili demetis de li la purpuran veston, kaj surmetis liajn proprajn vestojn. Kaj ili elkondukis lin, por krucumi lin.
-
21
|Marcos 15:21|
Kaj ili devigis al servado unu preterpasanton, venantan de la kamparo, Simonon, Kirenanon, patron de Aleksandro kaj Rufo, ke li portu lian krucon.
-
22
|Marcos 15:22|
Kaj ili kondukis lin al la loko Golgota, tio estas, Loko de Kranio.
-
23
|Marcos 15:23|
Kaj ili donis al li vinon kun mirho enmiksita, sed li ne akceptis gxin.
-
24
|Marcos 15:24|
Kaj ili krucumis lin kaj dividis inter si liajn vestojn, jxetante lotojn sur ili, kion cxiu el ili ricevu.
-
25
|Marcos 15:25|
Kaj estis la tria horo, kaj ili krucumis lin.
-
26
|Marcos 15:26|
Kaj la surskribo de lia akuzo estis surskribita:LA REGXO DE LA JUDOJ.
-
27
|Marcos 15:27|
Kaj kun li ili krucumis du rabistojn, unu dekstre kaj unu maldekstre de li.
-
28
|Marcos 15:28|
Kaj plenumigxis la Skribo, kiu diras:Kaj li estis alkalkulita al krimuloj.
-
29
|Marcos 15:29|
Kaj la preterpasantoj insultis lin, balancante la kapon, kaj dirante:Ha, ha! vi, kiu detruas la sanktejon kaj konstruas gxin en la dauxro de tri tagoj,
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5