-
-
Esperanto
-
-
72
|Marcos 14:72|
Kaj tuj la duan fojon koko kriis. Kaj Petro ekrememoris la vorton, kiun Jesuo diris al li:Antaux ol dufoje krios koko, vi trifoje malkonfesos min. Kaj pripensinte, li ekploris.
-
1
|Marcos 15:1|
Tuj matene la cxefpastroj, farinte interkonsilon kun la pliagxuloj kaj skribistoj kaj la tuta sinedrio, ligis Jesuon kaj forkondukis lin kaj transdonis lin al Pilato.
-
2
|Marcos 15:2|
Kaj Pilato demandis lin:CXu vi estas la Regxo de la Judoj? Kaj responde li diris al li:Vi diras.
-
3
|Marcos 15:3|
Kaj la cxefpastroj multe lin akuzis.
-
4
|Marcos 15:4|
Kaj Pilato denove lin demandis:CXu vi respondas nenion? vidu, pri kiom da aferoj oni vin akuzas.
-
5
|Marcos 15:5|
Sed Jesuo ankoraux nenion respondis, tiel ke Pilato miris.
-
6
|Marcos 15:6|
CXe tiu festo li kutimis liberigi al ili unu malliberulon, iun ajn, kiun ili pripetis.
-
7
|Marcos 15:7|
Kaj estis unu, nomata Barabas, katenita kun la ribelintoj, kiuj en la ribelo faris mortigon.
-
8
|Marcos 15:8|
Kaj suprenveninte, la homamaso komencis peti lin pri tio, kion li kutimis fari por ili.
-
9
|Marcos 15:9|
Kaj Pilato respondis al ili, dirante:CXu vi volas, ke mi liberigu al vi la Regxon de la Judoj?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5