-
-
Esperanto
-
-
42
|Marcos 5:42|
Kaj tuj levigxis la knabineto kaj piediris; cxar sxi estis dekdujara. Kaj ili miris kun granda mirego.
-
43
|Marcos 5:43|
Kaj li severe admonis ilin, ke neniu sciigxu pri tio; kaj li ordonis doni al sxi mangxi.
-
1
|Marcos 6:1|
Kaj li eliris de tie, kaj venis en sian patrujon; kaj liaj discxiploj lin sekvis.
-
2
|Marcos 6:2|
Kaj kiam venis la sabato, li komencis instrui en la sinagogo; kaj multaj, lin auxdante, miris, dirante:De kie tiu viro havas tion? kaj:Kia estas la sagxeco donita al li? kaj kiaj estas tiaj potencajxoj farataj per liaj manoj?
-
3
|Marcos 6:3|
CXu cxi tiu ne estas la cxarpentisto, filo de Maria, kaj frato de Jakobo kaj Joses kaj Judas kaj Simon? kaj cxu liaj fratinoj ne estas cxi tie cxe ni? Kaj ili ofendigxis pro li.
-
4
|Marcos 6:4|
Kaj Jesuo diris al ili:Profeto ne estas sen honoro, krom en sia patrujo kaj inter siaj parencoj kaj en sia domo.
-
5
|Marcos 6:5|
Kaj li povis tie fari nenian potencajxon, krom tio, ke li metis la manojn sur kelkajn senfortulojn kaj ilin resanigis.
-
6
|Marcos 6:6|
Kaj li miris pro ilia nekredemo. Kaj li rondevizitis la vilagxojn, instruante.
-
7
|Marcos 6:7|
Kaj li alvokis al si la dek du, kaj komencis forsendi ilin duope; kaj li donis al ili auxtoritaton super malpuraj spiritoj;
-
8
|Marcos 6:8|
kaj li ordonis, ke ili portu nenion por la vojo krom nur bastono-nek panon, nek saketon, nek monon en sia zono;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5