-
-
Esperanto
-
-
12
|Marcos 5:12|
Kaj ili petegis lin, dirante:Sendu nin en la porkojn, por ke ni eniru en ilin.
-
13
|Marcos 5:13|
Kaj li permesis tion al ili. Kaj elirinte, la malpuraj spiritoj eniris en la porkojn; kaj la grego kuris rapide malsupren de la krutajxo en la maron, cxirkaux du miloj, kaj sufokigxis en la maro.
-
14
|Marcos 5:14|
Kaj iliaj pasxtistoj forkuris, kaj rakontis la aferon en la urbo kaj en la kamparo. Kaj oni venis, por vidi, kio okazis.
-
15
|Marcos 5:15|
Kaj ili venis al Jesuo, kaj vidis la demonhavinton, kiu havis la legion, sidanta, vestita kaj en sana prudento; kaj ili timis.
-
16
|Marcos 5:16|
Kaj la vidintoj rakontis al ili, kiamaniere tio okazis al la demonhavinto, kaj pri la porkoj.
-
17
|Marcos 5:17|
Kaj ili komencis petegi lin, ke li foriru el iliaj limoj.
-
18
|Marcos 5:18|
Kaj kiam li eniris en la sxipeton, la demonhavinto petegis lin, ke li povu esti kun li.
-
19
|Marcos 5:19|
Kaj li ne permesis al li, sed diris al li:Iru al via domo, al la viaj, kaj rakontu al ili cxion, kion faris la Eternulo por vi, kaj kiel Li kompatis vin.
-
20
|Marcos 5:20|
Kaj li foriris, kaj komencis famigi en Dekapolis cxion, kion faris Jesuo por li; kaj cxiuj miregis.
-
21
|Marcos 5:21|
Kaj kiam Jesuo retransiris en la sxipeto al la alia bordo, granda homamaso kolektigxis al li; kaj li estis apud la maro.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5