-
-
Esperanto
-
-
23
|Marcos 4:23|
Se iu havas orelojn por auxdi, tiu auxdu.
-
24
|Marcos 4:24|
Kaj li diris al ili:Atentu, kion vi auxdas; per kia mezuro vi mezuras, laux tiu sama oni mezuros al vi, kaj ecx faros al vi aldonon.
-
25
|Marcos 4:25|
CXar al tiu, kiu havas, estos donite; sed for de tiu, kiu ne havas, estos prenita ecx tio, kion li havas.
-
26
|Marcos 4:26|
Kaj li diris:Tia estas la regno de Dio, kvazaux homo jxetus semojn sur la teron,
-
27
|Marcos 4:27|
kaj dormus kaj levigxus nokte kaj tage, kaj la semoj burgxonus kaj kreskus, li ne scias kiel.
-
28
|Marcos 4:28|
Auxtomate la tero donas frukton, unue folion, poste spikon, poste plenan grenon en spiko.
-
29
|Marcos 4:29|
Sed kiam la frukto estas preta, li tuj svingas la rikoltilon, cxar venis la rikolto.
-
30
|Marcos 4:30|
Kaj li diris:Al kio ni komparu la regnon de Dio? aux per kia parabolo ni montru gxin?
-
31
|Marcos 4:31|
Al sinapa semeto, kiu, kiam gxi estas semita sur la teron, estas pli malgranda ol cxiuj aliaj semoj, kiuj estas sur la tero,
-
32
|Marcos 4:32|
tamen semite, kreskas kaj farigxas pli granda ol cxiuj legomoj, kaj elmetas grandajn brancxojn, tiel ke sub gxia ombro povas eklogxi la birdoj de la cxielo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5