-
-
Esperanto
-
-
3
|Marcos 4:3|
Auxskultu:jen semisto eliris, por semi;
-
4
|Marcos 4:4|
kaj dum li semis, iuj semoj falis apud la vojo, kaj la birdoj venis kaj formangxis ilin.
-
5
|Marcos 4:5|
Kaj aliaj falis sur sxtonan lokon, kie ili ne havis multe da tero; kaj tuj ili ekkreskis, cxar ili ne havis profundecon de tero;
-
6
|Marcos 4:6|
kaj kiam la suno levigxis, ili brulsekigxis, kaj cxar ili ne havis radikon, ili forvelkis.
-
7
|Marcos 4:7|
Kaj aliaj falis inter dornojn, kaj la dornoj kreskis kaj sufokis ilin, kaj ili ne donis frukton.
-
8
|Marcos 4:8|
Kaj aliaj falis en la bonan teron, kaj donis frukton, kreskante kaj multobligxante, kaj produktis tridekoble kaj sesdekoble kaj centoble.
-
9
|Marcos 4:9|
Kaj li diris:Kiu havas orelojn por auxdi, tiu auxdu.
-
10
|Marcos 4:10|
Kaj kiam li estis sola, tiuj, kiuj alestis kune kun la dek du, demandis lin pri la paraboloj.
-
11
|Marcos 4:11|
Kaj li diris al ili:Al vi estas donite scii la misteron de la regno de Dio; sed al tiuj, kiuj estas ekstere, cxio estas farata per paraboloj;
-
12
|Marcos 4:12|
por ke, vidante, ili vidu, sed ne rimarku; kaj auxdante, ili auxdu, sed ne komprenu; por ke neniam ili konvertigxu kaj pardonigxu.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5