-
-
Esperanto
-
-
18
|Marcos 3:18|
kaj Andreon kaj Filipon kaj Bartolomeon kaj Mateon kaj Tomason, kaj Jakobon, filon de Alfeo, kaj Tadeon, kaj Simonon, la Fervorulon,
-
19
|Marcos 3:19|
kaj Judason Iskariotan, kiu ankaux perfidis lin. Kaj li venis en domon.
-
20
|Marcos 3:20|
Kaj denove la homamaso kunvenis tiel, ke ili ne povis ecx mangxi panon.
-
21
|Marcos 3:21|
Kaj liaj amikoj, auxdinte tion, eliris, por kapti lin, cxar ili diris:Li frenezas.
-
22
|Marcos 3:22|
Kaj la skribistoj, kiuj alvenis el Jerusalem, diris:Li havas Baal- Zebubon; per la estro de la demonoj li elpelas la demonojn.
-
23
|Marcos 3:23|
Kaj li alvokis ilin, kaj parolis al ili parabole:Kiel povas Satano elpeli Satanon?
-
24
|Marcos 3:24|
Kaj se regno estas dividita kontraux si, tiu regno ne povas stari.
-
25
|Marcos 3:25|
Kaj se domo estas dividita kontraux si, tiu domo ne povas stari.
-
26
|Marcos 3:26|
Kaj se Satano ribelis kontraux si kaj estas dividita, li ne povas stari, sed havas finon.
-
27
|Marcos 3:27|
Sed neniu povas eniri en la domon de la fortulo kaj trarabi liajn posedajxojn, se unue li ne ligos la fortulon, kaj poste li trarabos lian domon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5