-
-
Esperanto
-
-
16
|Marcos 2:16|
Kaj la skribistoj kaj la Fariseoj, vidante, ke li mangxas kun la pekuloj kaj la impostistoj, diris al liaj discxiploj:Li mangxas kaj trinkas kun impostistoj kaj pekuloj.
-
17
|Marcos 2:17|
Kaj auxdinte tion, Jesuo diris al ili:Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj:mi venis, por alvoki ne justulojn, sed pekulojn.
-
18
|Marcos 2:18|
Kaj la discxiploj de Johano kaj la Fariseoj estis fastantaj, kaj oni venis, kaj diris al li:Kial fastas la discxiploj de Johano kaj de la Fariseoj, sed viaj ne fastas?
-
19
|Marcos 2:19|
Kaj Jesuo diris al ili:CXu la filoj de la edzigxejo povas fasti, dum la fiancxo estas kun ili? Tiel longe, kiel ili havas kun si la fiancxon, ili ne povas fasti.
-
20
|Marcos 2:20|
Sed venos tagoj, kiam la fiancxo estos prenita for de ili, kaj tiam ili fastos en tiuj tagoj.
-
21
|Marcos 2:21|
Neniu alkudras flikajxon el nefulita drapo sur malnovan veston; alie la nova plenigajxo ion forprenas de la malnova sxtofo, kaj pli malbona sxirajxo farigxas.
-
22
|Marcos 2:22|
Kaj neniu enversxas novan vinon en malnovajn felsakojn; alie la vino krevigos la felsakojn, kaj la vino elfluos kaj la felsakoj detruigxos; sed oni enversxas novan vinon en novajn felsakojn.
-
23
|Marcos 2:23|
Kaj en sabato li iris tra la grenkampoj, kaj liaj discxiploj komencis dum la vojiro desxiri la spikojn.
-
24
|Marcos 2:24|
Kaj la Fariseoj diris al li:Jen kial ili en la sabato faras tion, kio ne estas permesata?
-
25
|Marcos 2:25|
Kaj li diris al ili:CXu vi neniam legis, kion faris David, kiam li havis bezonon kaj malsatis, li kaj liaj kunuloj?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5