-
-
Esperanto
-
-
6
|Marcos 2:6|
Sed estis iuj el la skribistoj tie, sidantaj kaj diskutantaj en siaj koroj:
-
7
|Marcos 2:7|
Kial tiu tiel parolas? li blasfemas:kiu povas pardoni pekojn, krom Dio sola?
-
8
|Marcos 2:8|
Kaj Jesuo, tuj eksciante en sia spirito, ke tiel ili diskutas en si, diris al ili:Kial vi tion diskutas en viaj koroj?
-
9
|Marcos 2:9|
Kio estas pli facila:diri al la paralizulo:Viaj pekoj estas pardonitaj; aux diri:Levigxu, prenu vian liton, kaj piediru?
-
10
|Marcos 2:10|
Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas auxtoritaton sur la tero pardoni pekojn-li diris al la paralizulo:
-
11
|Marcos 2:11|
Mi diras al vi:Levigxu, prenu vian liton, kaj iru al via domo.
-
12
|Marcos 2:12|
Kaj li levigxis, kaj tuj prenis la liton, kaj eliris antaux cxiuj, tiel ke cxiuj miregis, kaj gloris Dion, dirante:Neniam ni vidis ion tian.
-
13
|Marcos 2:13|
Kaj denove li eliris al la marbordo, kaj la tuta homamaso venis al li, kaj li instruis ilin.
-
14
|Marcos 2:14|
Kaj preterpasante, li vidis Levin, filon de Alfeo, sidantan cxe la impostejo, kaj li diris al li:Sekvu min. Kaj li starigxis, kaj sekvis lin.
-
15
|Marcos 2:15|
Kaj li sidis cxe mangxo en lia domo, kaj multaj impostistoj kaj pekuloj kunsidis kun Jesuo kaj liaj discxiploj; cxar ili estis multaj, kaj ili sekvis lin.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Deuteronomio 29-31