-
-
Esperanto
-
-
33
|Marcos 4:33|
Kaj per multaj tiaj paraboloj li parolis al ili la vorton laux tio, kiel ili povis auxskulti;
-
34
|Marcos 4:34|
kaj sen parabolo li ne parolis al ili; sed private li klarigis cxion al siaj discxiploj.
-
35
|Marcos 4:35|
Kaj en tiu tago, kiam vesperigxis, li diris al ili:Ni transiru al la alia bordo.
-
36
|Marcos 4:36|
Kaj forsendinte la homamason, ili kondukis lin kun si, kiel li estis en la sxipeto. Kaj aliaj sxipetoj akompanis lin.
-
37
|Marcos 4:37|
Kaj okazis granda ventego, kaj ondoj batis en la sxipeton, tiel ke la sxipeto estis jam plenigxanta.
-
38
|Marcos 4:38|
Kaj li estis dormanta en la posta parto sur la kuseno; kaj ili vekis lin, kaj diris al li:Majstro, cxu vi ne zorgas pri tio, ke ni pereas?
-
39
|Marcos 4:39|
Kaj vekite, li admonis la venton, kaj diris al la maro:Silentu, kvietigxu. Kaj la vento cxesigxis, kaj farigxis granda sereno.
-
40
|Marcos 4:40|
Kaj li diris al ili:Kial vi estas timemaj? cxu vi ankoraux ne havas fidon?
-
41
|Marcos 4:41|
Kaj ili timis treege, kaj diris unu al alia:Kiu do estas cxi tiu? cxar ecx la vento kaj la maro obeas al li.
-
1
|Marcos 5:1|
Kaj ili venis trans la maron en la landon de la Gerasenoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5