-
-
Esperanto
-
-
22
|Marcos 5:22|
Kaj venis unu el la sinagogestroj, nomata Jairo, kaj ekvidinte lin, falis antaux liaj piedoj,
-
23
|Marcos 5:23|
kaj insiste lin petegis, dirante:Mia filineto estas en lasta ekstremo; venu do kaj metu viajn manojn sur sxin, por ke sxi savigxu kaj vivu.
-
24
|Marcos 5:24|
Kaj li iris kun li, kaj granda homamaso sekvis lin kaj premis lin.
-
25
|Marcos 5:25|
Kaj virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon,
-
26
|Marcos 5:26|
kaj multe suferis pro multaj kuracistoj, kaj elspezis sian tutan havon, kaj estis neniel helpita, sed kontrauxe ecx pli malsanigxis,
-
27
|Marcos 5:27|
auxdinte pri Jesuo, venis en la homamaso malantaux lin, kaj tusxis lian mantelon.
-
28
|Marcos 5:28|
CXar sxi diris:Se mi nur tusxos lian mantelon, mi estos sanigita.
-
29
|Marcos 5:29|
Kaj tuj la fonto de sxia sango sekigxis, kaj sxi korpe sentis, ke sxi resanigxis el sia malsano.
-
30
|Marcos 5:30|
Kaj Jesuo, tuj sentante en si, ke la potenco eliris, turnis sin en la homamaso, kaj diris:Kiu tusxis mian veston?
-
31
|Marcos 5:31|
Kaj liaj discxiploj diris al li:Vi vidas la homamason, premantan vin, kaj cxu vi diras:Kiu min tusxis?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5