-
-
Esperanto
-
-
2
|Marcos 5:2|
Kaj kiam li elvenis el la sxipeto, tuj lin renkontis el la tomboj viro, havanta malpuran spiriton,
-
3
|Marcos 5:3|
kiu havis logxejon en la tomboj, kaj jam neniu povis ligi lin ecx per kateno;
-
4
|Marcos 5:4|
cxar li ofte estis cxirkauxligita per katenoj kaj cxenoj, kaj la cxenoj estis dissxiritaj de li kaj la katenoj frakasitaj; kaj neniu kapablis malsovagxigi lin.
-
5
|Marcos 5:5|
Kaj cxiam, nokte kaj tage, inter la tomboj kaj sur la montoj, li kriadis kaj sin trancxis per sxtonoj.
-
6
|Marcos 5:6|
Kaj, vidinte Jesuon el malproksime, li kuris kaj adorklinigxis al li;
-
7
|Marcos 5:7|
kaj kriante per lauxta vocxo, li diris:Kio estas inter mi kaj vi, ho Jesuo, Filo de Dio Plejalta? Mi vin jxurpetas per Dio, ke vi ne turmentu min.
-
8
|Marcos 5:8|
CXar li diris al li:Eliru, ho malpura spirito, el la viro.
-
9
|Marcos 5:9|
Kaj li demandis lin:Kia estas via nomo? Kaj li respondis, dirante:Mia nomo estas Legio, cxar ni estas multaj.
-
10
|Marcos 5:10|
Kaj li multe petegis, ke li ne forsendu ilin el la lando.
-
11
|Marcos 5:11|
Kaj estis tie sur la monto granda grego da porkoj pasxtigxantaj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5