-
-
Esperanto
-
-
28
|Marcos 10:28|
Petro ekparolis al li:Jen ni cxion forlasis kaj vin sekvis.
-
29
|Marcos 10:29|
Jesuo diris:Vere mi diras al vi:Ekzistas neniu, kiu forlasis domon aux fratojn aux fratinojn aux patrinon aux patron aux infanojn aux kampojn pro mi kaj pro la evangelio,
-
30
|Marcos 10:30|
kaj kiu ne ricevos centoble en cxi tiu tempo, domojn kaj fratojn kaj fratinojn kaj patrinojn kaj infanojn kaj kampojn, kun persekutado; kaj en la venonta mondo eternan vivon.
-
31
|Marcos 10:31|
Sed multaj unuaj estos lastaj, kaj lastaj estos unuaj.
-
32
|Marcos 10:32|
Kaj ili estis sur la vojo suprenirantaj al Jerusalem, kaj Jesuo iris antaux ili; kaj ili miregis, kaj la sekvantoj timis. Kaj li prenis al si denove la dek du, kaj ekparolis pri tio, kio okazos al li, dirante:
-
33
|Marcos 10:33|
Jen ni supreniras al Jerusalem; kaj la Filo de homo estos transdonita al la cxefpastroj kaj la skribistoj; kaj ili kondamnos lin al morto kaj transdonos lin al la nacianoj;
-
34
|Marcos 10:34|
kaj ili lin mokos kaj sur lin kracxos kaj lin skurgxos kaj lin mortigos; kaj post tri tagoj li relevigxos.
-
35
|Marcos 10:35|
Kaj alproksimigxis al li Jakobo kaj Johano, filoj de Zebedeo, dirante al li:Majstro, ni deziras, ke, kion ajn ni petos de vi, vi tion faru por ni.
-
36
|Marcos 10:36|
Kaj li diris al ili:Kion vi volas, ke mi faru por vi?
-
37
|Marcos 10:37|
Kaj ili diris al li:Permesu, ke ni povu sidi, unu dekstre de vi kaj la dua maldekstre, en via gloro.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5