-
-
Esperanto
-
-
48
|Marcos 10:48|
Kaj multaj admonis lin, ke li silentu; sed li des pli forte kriis:Ho Filo de David, kompatu min!
-
49
|Marcos 10:49|
Kaj Jesuo haltis, kaj diris:Alvoku lin. Kaj oni alvokis la blindulon, dirante al li:Kuragxu; levigxu, li vin alvokas.
-
50
|Marcos 10:50|
Kaj li forjxetis sian veston, kaj eksaltis kaj venis al Jesuo.
-
51
|Marcos 10:51|
Kaj Jesuo responde al li diris:Kion vi volas, ke mi faru al vi? Kaj la blindulo diris al li:Rabeno mia, ke mi ricevu vidpovon.
-
52
|Marcos 10:52|
Kaj Jesuo diris al li:Iru; via fido vin savis. Kaj tuj li ricevis vidpovon, kaj sekvis lin sur la vojo.
-
1
|Marcos 11:1|
Kaj kiam ili alproksimigxis al Jerusalem, al Betfage kaj Betania, apud la monto Olivarba, li sendis du el siaj discxiploj,
-
2
|Marcos 11:2|
kaj diris al ili:Iru en la vilagxon, kiu estas kontraux vi, kaj enirinte gxin, vi tuj trovos azenidon alligitan, sur kiu ankoraux neniu iam sidis; malligu kaj alkonduku gxin.
-
3
|Marcos 11:3|
Kaj se iu diros al vi:Kial vi faras tion? respondu:La Sinjoro bezonas gxin; kaj tuj li sendos gxin cxi tien.
-
4
|Marcos 11:4|
Kaj ili iris, kaj trovis azenidon alligitan apud pordo ekstere sur la strato; kaj ili malligis gxin.
-
5
|Marcos 11:5|
Kaj iuj apudstarantoj diris al ili:Kion vi faras, malligante la azenidon?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5