-
-
Esperanto
-
-
16
|Marcos 11:16|
kaj ne permesis, ke oni portu ian vazon tra la templo.
-
17
|Marcos 11:17|
Kaj li instruis, kaj diris al ili:CXu ne estas skribite:Mia domo estos nomata domo de pregxo por cxiuj popoloj? Sed vi faris gxin kaverno de rabistoj.
-
18
|Marcos 11:18|
Kaj la cxefpastroj kaj la skribistoj auxdis tion, kaj sercxis, kiamaniere pereigi lin; cxar ili timis lin, cxar la tuta homamaso miregis pro lia instruado.
-
19
|Marcos 11:19|
Kaj kiam vesperigxis, li eliris el la urbo.
-
20
|Marcos 11:20|
Kaj matene, preterpasante, ili vidis la figarbon forvelkinta de la radikoj.
-
21
|Marcos 11:21|
Kaj rememorinte, Petro diris al li:Rabeno, jen forvelkis la figarbo, kiun vi malbenis.
-
22
|Marcos 11:22|
Kaj responde Jesuo diris al ili:Havu fidon al Dio.
-
23
|Marcos 11:23|
Vere mi diras al vi:Se iu diros al cxi tiu monto:Estu formovita kaj jxetita en la maron, kaj ne dubos en sia koro, sed kredos, ke okazos tio, kion li diras, tiu gxin havos.
-
24
|Marcos 11:24|
Pro tio mi diras al vi:Kion ajn vi petos, pregxante, kredu, ke vi tion jam ricevis, kaj vi gxin havos.
-
25
|Marcos 11:25|
Kaj kiam vi staras pregxante, pardonu, se vi havas ion kontraux iu; por ke ankaux via Patro, kiu estas en la cxielo, pardonu al vi viajn erarojn.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5