-
-
Esperanto
-
-
13
|Marcos 12:13|
Kaj ili sendis al li iujn el la Fariseoj kaj el la Herodanoj, por impliki lin per interparolado.
-
14
|Marcos 12:14|
Kaj veninte, ili diris al li:Majstro, ni scias, ke vi estas verama kaj ne zorgas pri iu ajn; cxar vi ne favoras la personon de homoj, sed instruas laux vero la vojon de Dio. CXu konvenas doni tributon al Cezaro, aux ne?
-
15
|Marcos 12:15|
CXu ni donu, aux ne donu? Sed li, sciante ilian hipokritecon, diris al ili:Kial vi provas min? alportu al mi denaron, ke mi gxin vidu.
-
16
|Marcos 12:16|
Kaj ili gxin alportis. Kaj li diris al ili:Kies estas cxi tiu bildo kaj la surskribajxo? Kaj ili diris al li:De Cezaro.
-
17
|Marcos 12:17|
Kaj Jesuo respondis al ili:Redonu al Cezaro la proprajxon de Cezaro, kaj al Dio la proprajxon de Dio. Kaj ili miregis pro li.
-
18
|Marcos 12:18|
Kaj venis al li Sadukeoj, kiuj diras, ke ne estas relevigxo; kaj ili demandis lin, dirante:
-
19
|Marcos 12:19|
Majstro, Moseo skribis por ni:Se ies frato mortos kaj postlasos edzinon kaj ne lasos infanon, la frato de la mortinto prenu lian edzinon kaj naskigu idaron al sia frato.
-
20
|Marcos 12:20|
Estis sep fratoj; kaj la unua prenis edzinon, kaj mortinte, ne lasis idaron;
-
21
|Marcos 12:21|
kaj la dua prenis sxin, kaj mortis, ne lasinte idaron; kaj la tria same;
-
22
|Marcos 12:22|
kaj la sep ne lasis idaron. Laste post cxiuj la virino ankaux mortis.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5