-
-
Esperanto
-
-
33
|Marcos 12:33|
kaj ami Lin per la tuta koro kaj per la tuta intelekto kaj per la tuta forto, kaj ami sian proksimulon kiel sin mem-tio multe pli valoras, ol cxiuj bruloferoj kaj pekoferoj.
-
34
|Marcos 12:34|
Kaj Jesuo, vidante, ke li respondis prudente, diris al li:Vi ne estas malproksime de la regno de Dio. Kaj neniu plu kuragxis fari al li demandon.
-
35
|Marcos 12:35|
Kaj responde Jesuo diris, instruante en la templo:Kial diras la skribistoj, ke la Kristo estas Filo de David?
-
36
|Marcos 12:36|
David mem diris per la Sankta Spirito: La Eternulo diris al mia Sinjoro: Sidu dekstre de Mi, GXis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.
-
37
|Marcos 12:37|
David mem nomas lin Sinjoro; kaj kiel do li estas lia filo? Kaj la granda homamaso auxskultis lin plezure.
-
38
|Marcos 12:38|
Kaj en sia instruado li diris:Gardu vin kontraux la skribistoj, kiuj amas promenadi en roboj kaj salutojn sur la placoj,
-
39
|Marcos 12:39|
kaj cxefsegxojn en la sinagogoj, kaj cxeflokojn cxe festenoj;
-
40
|Marcos 12:40|
kaj kiuj formangxas la domojn de vidvinoj, kaj por preteksto ili longe pregxas; ili ricevos pli severan kondamnon.
-
41
|Marcos 12:41|
Kaj sidante kontraux la monkesto, li rimarkis, kiel la homoj enjxetas monerojn en la monkeston; kaj multaj ricxuloj enjxetis multon.
-
42
|Marcos 12:42|
Kaj venis unu malricxa vidvino, kaj enjxetis du leptojn, kiuj faras kodranton.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5