-
-
Esperanto
-
-
3
|Marcos 12:3|
Kaj ili kaptis lin kaj skurgxis lin, kaj forsendis lin senhava.
-
4
|Marcos 12:4|
Kaj poste li sendis al ili duan sklavon; kaj ili lin kapvundis kaj malhonoris.
-
5
|Marcos 12:5|
Kaj li sendis alian, kaj ili mortigis lin; kaj multajn aliajn; skurgxante unujn, kaj mortigante aliajn.
-
6
|Marcos 12:6|
Li havis ankoraux unu amatan filon:li sendis lin ankaux la lastan al ili, dirante:Ili respektos mian filon.
-
7
|Marcos 12:7|
Sed tiuj kultivistoj diris inter si:CXi tiu estas la heredonto; venu, ni mortigu lin, kaj la heredajxo estos nia.
-
8
|Marcos 12:8|
Kaj ili kaptis kaj mortigis lin, kaj eljxetis lin ekster la vinberejon.
-
9
|Marcos 12:9|
Kion do faros la sinjoro de la vinberejo? li venos kaj pereigos la kultivistojn, kaj donos la vinberejon al aliaj.
-
10
|Marcos 12:10|
CXu vi ne legis tiun skribon: SXtono, kiun malsxatis la konstruantoj, Farigxis sxtono bazangula;
-
11
|Marcos 12:11|
De la Eternulo cxi tio farigxis, Kaj gxi estas miraklo en niaj okuloj?
-
12
|Marcos 12:12|
Kaj ili celis kapti lin, sed ili timis la homamason; cxar ili eksciis, ke li parolis la parabolon kontraux ili; kaj forlasinte lin, ili foriris.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5