-
-
Esperanto
-
-
26
|Marcos 11:26|
Sed se vi ne pardonos, ankaux via Patro, kiu estas en la cxielo, ne pardonos viajn erarojn.
-
27
|Marcos 11:27|
Kaj ili denove venis al Jerusalem; kaj dum li cxirkauxiris en la templo, la cxefpastroj kaj la skribistoj kaj la pliagxuloj venis al li,
-
28
|Marcos 11:28|
kaj diris al li:Laux kia auxtoritato vi faras cxi tion? aux kiu donis al vi tian auxtoritaton, ke vi faru cxi tion?
-
29
|Marcos 11:29|
Sed Jesuo diris al ili:Mi faros al vi unu demandon, kaj respondu al mi, kaj mi diros al vi, laux kia auxtoritato mi faras cxi tion.
-
30
|Marcos 11:30|
La baptado de Johano, cxu gxi estis el la cxielo, aux el homoj? respondu al mi.
-
31
|Marcos 11:31|
Kaj ili diskutis inter si, dirante:Se ni diros:El la cxielo, li diros:Kial do vi ne kredis al li?
-
32
|Marcos 11:32|
Sed se ni diros:El homoj-ili timis la popolon, cxar cxiuj opiniis, ke Johano efektive estis profeto.
-
33
|Marcos 11:33|
Kaj responde ili diris al Jesuo:Ni ne scias. Kaj Jesuo diris al ili:Kaj mi ne diras al vi, laux kia auxtoritato mi faras cxi tion.
-
1
|Marcos 12:1|
Kaj li komencis paroli al ili per paraboloj. Vinbergxardenon plantis unu viro, kaj cxirkauxmetis plektobarilon, kaj fosis vinpremejon, kaj konstruis turon, kaj luigis gxin al kultivistoj, kaj forvojagxis.
-
2
|Marcos 12:2|
Kaj li sendis sklavon en la gxusta tempo al la kultivistoj, por ricevi de la kultivistoj el la fruktoj de la vinberejo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5