-
-
Esperanto
-
-
9
|Marcos 13:9|
Sed gardu vin; cxar oni transdonos vin al sinedrioj, kaj en sinagogoj vi estos skurgxitaj; kaj vi staros antaux provincestroj kaj regxoj pro mi, por atesto al ili.
-
10
|Marcos 13:10|
Kaj la evangelio devas antauxe esti predikita al cxiuj nacioj.
-
11
|Marcos 13:11|
Kaj kiam oni forkondukos kaj transdonos vin, ne antauxzorgu, kion vi parolos; sed kio ajn estos donita al vi en tiu horo, tion parolu; cxar la parolanto estas ne vi, sed la Sankta Spirito.
-
12
|Marcos 13:12|
Kaj frato transdonos fraton al morto, kaj patro filon; kaj levigxos gefiloj kontraux gepatroj kaj mortigos ilin.
-
13
|Marcos 13:13|
Kaj vi estos malamataj de cxiuj pro mia nomo; sed kiu persistos gxis la fino, tiu estos savita.
-
14
|Marcos 13:14|
Sed kiam vi vidos la abomenindajxon de dezerteco starantan tie, kie ne decas (la leganto komprenu), tiam kiuj estas en Judujo, tiuj forkuru al la montoj;
-
15
|Marcos 13:15|
kaj kiu estas sur la tegmento, tiu ne malsupreniru, nek eniru, por preni ion el sia domo;
-
16
|Marcos 13:16|
kaj kiu estas sur la kampo, tiu ne revenu, por preni sian mantelon.
-
17
|Marcos 13:17|
Sed ve al la gravedulinoj kaj al la sucxigantinoj en tiuj tagoj!
-
18
|Marcos 13:18|
Kaj pregxu, ke tio ne okazu en vintro.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5