-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
6
|Mateo 27:6|
Kaj la cxefpastroj prenis la argxentajn monerojn, kaj diris:Ne konvenas meti ilin en la trezorejon, cxar tio estas prezo de sango.
-
7
|Mateo 27:7|
Kaj ili konsiligxis, kaj acxetis per ili la kampon de la potisto, por enterigi fremdulojn.
-
8
|Mateo 27:8|
Tial tiu kampo estas nomata Kampo de Sango, ankoraux gxis hodiaux.
-
9
|Mateo 27:9|
Tiam plenumigxis tio, kio estis dirita per la profeto Jeremia, nome:Kaj ili prenis la tridek argxentajn monerojn, taksoprezon de tiu, kiu estis taksita, kiujn iuj el la filoj de Izrael taksis;
-
10
|Mateo 27:10|
kaj donis ilin por la kampo de la potisto, kiel la Eternulo difinis al mi.
-
11
|Mateo 27:11|
Kaj Jesuo staris antaux la provincestro; kaj la estro demandis lin, dirante:CXu vi estas la Regxo de la Judoj? Kaj Jesuo diris al li:Vi diras.
-
12
|Mateo 27:12|
Kaj kiam la cxefpastroj kaj pliagxuloj akuzis lin, li respondis nenion.
-
13
|Mateo 27:13|
Tiam Pilato diris al li:CXu vi ne auxdas, kiom da aferoj oni atestas kontraux vi?
-
14
|Mateo 27:14|
Kaj li ne respondis al li ecx unu vorton, tiel ke la provincestro tre forte miris.
-
15
|Mateo 27:15|
Sed cxe tiu festo la provincestro kutimis liberigi al la homamaso unu malliberulon, kiun ili deziris.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 15-16