-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
16
|Mateo 27:16|
Kaj oni havis tiam faman malliberulon, nomatan Barabas.
-
17
|Mateo 27:17|
Kiam do ili kolektigxis, Pilato diris al ili:Kiun vi deziras, ke mi liberigu al vi? cxu Barabason, aux Jesuon, nomatan Kristo?
-
18
|Mateo 27:18|
CXar li sciis, ke pro envio ili transdonis lin.
-
19
|Mateo 27:19|
Kaj dum li sidis sur la tribunala segxo, lia edzino sendis al li, por diri:Nenion havu kun tiu justulo, cxar mi suferis multe hodiaux en songxo kauxze de li.
-
20
|Mateo 27:20|
Kaj la cxefpastroj kaj pliagxuloj decidigis la homamason postuli Barabason kaj pereigi Jesuon.
-
21
|Mateo 27:21|
Sed la provincestro responde diris al ili:Kiun el la du vi volas, ke mi liberigu al vi? Kaj ili diris:Barabason.
-
22
|Mateo 27:22|
Pilato diris al ili:Kion do mi faros al Jesuo, nomata Kristo? CXiuj diris:Li estu krucumita.
-
23
|Mateo 27:23|
Kaj li diris:Kial? kian malbonon li faris? Sed ili des pli ekkriis, dirante:Li estu krucumita.
-
24
|Mateo 27:24|
Tial Pilato, vidante, ke neniel prosperas al li, sed ke kontrauxe tumulto levigxas, prenis akvon kaj lavis siajn manojn antaux la homamaso, dirante:Mi estas senkulpa pri la sango de tiu justulo:vi zorgu pri gxi.
-
25
|Mateo 27:25|
Kaj la tuta popolo responde diris:Lia sango estu sur ni kaj sur niaj infanoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 15-16