-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
26
|Mateo 27:26|
Tiam li liberigis al ili Barabason; sed skurgxinte Jesuon, li transdonis lin, por esti krucumita.
-
27
|Mateo 27:27|
Tiam la soldatoj de la provincestro, kondukinte Jesuon en la palacon, kolektis al li la tutan kohorton.
-
28
|Mateo 27:28|
Kaj ili senvestigis lin, kaj surmetis al li skarlatan mantelon.
-
29
|Mateo 27:29|
Kaj ili plektis kronon el dornoj kaj metis gxin sur lian kapon, kaj metis kanon en lian dekstran manon; kaj ili genuis antaux li, kaj mokis lin, dirante:Saluton, Regxo de la Judoj!
-
30
|Mateo 27:30|
Kaj ili kracxis sur lin, kaj prenis la kanon kaj frapis lian kapon.
-
31
|Mateo 27:31|
Kaj mokinte lin, ili demetis de li la mantelon, kaj surmetis al li liajn proprajn vestojn, kaj forkondukis lin, por krucumi lin.
-
32
|Mateo 27:32|
Kaj elirinte, ili trovis viron Kirenanon, nomatan Simon; tiun ili devigis, ke li portu lian krucon.
-
33
|Mateo 27:33|
Kaj veninte al loko nomata Golgota, tio estas, Loko de Kranio,
-
34
|Mateo 27:34|
ili donis al li trinki vinon kun galo enmiksita; kaj li gustumis gxin, kaj ne volis trinki.
-
35
|Mateo 27:35|
Kaj krucuminte lin, ili dividis inter si liajn vestojn, jxetante lotojn;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 5-7