-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
56
|Mateo 27:56|
inter kiuj estis Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Jakobo kaj de Joses, kaj la patrino de la filoj de Zebedeo.
-
57
|Mateo 27:57|
Kaj kiam vesperigxis, venis ricxulo, nomata Jozef, el Arimateo, kiu mem estis discxiplo de Jesuo:
-
58
|Mateo 27:58|
tiu, irinte al Pilato, petis la korpon de Jesuo. Tiam Pilato ordonis doni gxin.
-
59
|Mateo 27:59|
Kaj Jozef prenis la korpon, kaj envolvis gxin en pura tolajxo,
-
60
|Mateo 27:60|
kaj metis gxin en sian novan tombon, kiun li jam elhakis en la roko; kaj li alrulis grandan sxtonon al la enirejo de la tombo, kaj foriris.
-
61
|Mateo 27:61|
Kaj Maria Magdalena estis tie, kaj la alia Maria, sidantaj apud la tombo.
-
62
|Mateo 27:62|
La sekvantan tagon, kiu estas la tago post la Preparado, la cxefpastroj kaj la Fariseoj kolektigxis al Pilato,
-
63
|Mateo 27:63|
dirante:Sinjoro, ni ekrememoras, ke tiu trompanto diris, dum li ankoraux vivis:Post tri tagoj mi relevigxos.
-
64
|Mateo 27:64|
Ordonu do, ke oni gardu la tombon gxis la tria tago, por ke liaj discxiploj ne venu kaj ne forsxtelu lin kaj ne diru al la popolo:Li relevigxis el la mortintoj; kaj la lasta trompo estus pli malbona, ol la unua.
-
65
|Mateo 27:65|
Pilato diris al ili:Vi havas gardistaron; iru, kaj gardu gxin laux via eblo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 15-16