-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Ezequiel 40:11|
Li mezuris la largxon de la enirejo de la pordego, dek ulnojn; lauxlonge de la pordego li mezuris dek tri ulnojn.
-
12
|Ezequiel 40:12|
La spaco antaux la cxambretoj estis po unu ulno sur ambaux flankoj, kaj la cxambretoj havis po ses ulnoj sur ambaux flankoj.
-
13
|Ezequiel 40:13|
Kaj li mezuris la pordegon de la tegmento de unu cxambreto gxis la tegmento de la dua cxambreto, dudek kvin ulnojn lauxlargxe; unu pordo estis kontraux la alia pordo.
-
14
|Ezequiel 40:14|
Kaj en la kolonoj li kalkulis sesdek ulnojn, en la kolonoj de la korto kaj de la pordego cxirkauxe.
-
15
|Ezequiel 40:15|
Kaj de la antauxo de la pordego de la eniro gxis la antauxo de la interna portiko de la pordego estis kvindek ulnoj.
-
16
|Ezequiel 40:16|
Kaj kovritaj fenestroj estis en la flankaj cxambretoj kaj en la vestibloj kun direkto internen, cxirkauxe de la pordego; tiel ankaux en la vestibloj la fenestroj estis direktitaj cxe cxiuj flankoj internen, kaj sur la kolonoj estis pentritaj palmoj.
-
17
|Ezequiel 40:17|
Kaj li venigis min sur la korton eksteran; kaj tie mi ekvidis cxambrojn kaj pavimon, faritan cxirkauxe cxe la korto; tridek cxambroj estis sur la pavimo.
-
18
|Ezequiel 40:18|
La pavimo estis flanke de la pordegoj; lauxlonge de la pordegoj la pavimo estis pli malalte.
-
19
|Ezequiel 40:19|
Kaj li mezuris la largxon deloke de la malsupra pordego gxis la ekstera rando de la interna korto, cent ulnojn orienten kaj norden.
-
20
|Ezequiel 40:20|
Li mezuris ankaux la longon kaj la largxon de la norden turnita pordego de la ekstera korto.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13