- 
			
				
Leer por capítulos:
- 
									
   Esperanto									 - 
									
									 
- 
									
									31
									 
									 
									|Ezequiel 40:31|
									Estis ankaux portiko al la ekstera korto, kaj palmornamoj sur la kolonoj, kaj ok sxtupoj por levigxo.									
									    
								 
- 
									
									32
									 
									 
									|Ezequiel 40:32|
									Kaj li venigis min sur la internan korton al la orienta flanko; kaj li mezuris cxe la pordego la samajn mezurojn, kiel cxe la aliaj.									
									    
								 
- 
									
									33
									 
									 
									|Ezequiel 40:33|
									Kaj gxiaj cxambretoj kaj kolonoj kaj portikoj havis la samajn mezurojn;  kaj fenestrojn gxi kaj gxiaj portikoj havis cxirkauxe; cxio havis la longon de kvindek ulnoj kaj la largxon de dudek kvin ulnoj.									
									    
								 
- 
									
									34
									 
									 
									|Ezequiel 40:34|
									Estis ankaux portiko al la ekstera korto, kaj palmornamoj sur la kolonoj ambauxflanke, kaj ok sxtupoj por levigxo.									
									    
								 
- 
									
									35
									 
									 
									|Ezequiel 40:35|
									Kaj li venigis min al la norda pordego; kaj li mezuris tie tiajn samajn mezurojn.									
									    
								 
- 
									
									36
									 
									 
									|Ezequiel 40:36|
									GXi havis cxambretojn, kolonojn, kaj portikojn, kaj fenestrojn cxirkauxe; cxio havis la longon de kvindek ulnoj kaj la largxon de dudek kvin ulnoj.									
									    
								 
- 
									
									37
									 
									 
									|Ezequiel 40:37|
									Kaj gxiaj kolonoj staris en la direkto al la ekstera korto, kaj palmornamoj estis sur la kolonoj ambauxflanke, kaj ok sxtupoj por levigxo.									
									    
								 
- 
									
									38
									 
									 
									|Ezequiel 40:38|
									Estis ankaux cxambro kun sia enirejo apud la kolonoj cxe la pordegoj;  tie oni lavadis la bruloferon.									
									    
								 
- 
									
									39
									 
									 
									|Ezequiel 40:39|
									En la portiko de la pordego staris du tabloj sur unu flanko kaj du tabloj sur la dua flanko, por bucxi sur ili la bruloferon, pekoferon, kaj kulpoferon.									
									    
								 
- 
									
									40
									 
									 
									|Ezequiel 40:40|
									CXe la ekstera flanko apud la enirejo de la norda pordego staris du tabloj, kaj cxe la dua flanko, apud la portiko de la pordego, staris ankaux du tabloj.									
									    
								 
 - 
									
 - 
				
Sugerencias
 

Haga clic para leer Juan 16-18