-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
41
|Ezequiel 40:41|
Kvar tabloj unuflanke kaj kvar tabloj aliaflanke staris cxe la flankoj de la pordego:ok tabloj, sur kiuj oni bucxadis.
-
42
|Ezequiel 40:42|
Kaj kvar tabloj por bruloferoj estis el cxirkauxhakitaj sxtonoj, kaj havis la longon de unu ulno kaj duono kaj la largxon de unu ulno kaj duono kaj la alton de unu ulno; sur ili oni kusxigadis la ilojn, per kiuj oni bucxadis la bruloferon kaj aliajn oferojn.
-
43
|Ezequiel 40:43|
Kaj listeloj, havantaj la largxon de unu manplato, estis cxe la muroj de la domo cxirkauxe; kaj sur la tablojn oni metadis la viandon de la ofero.
-
44
|Ezequiel 40:44|
Ekstere de la interna pordego estis cxambroj por kantistoj, cxe la interna korto, flanke de la norda pordego; ili estis turnitaj per sia vizagxa flanko suden, sed unu, flanke de la orienta cxambro, estis turnita norden.
-
45
|Ezequiel 40:45|
Kaj li diris al mi:CXi tiu cxambro, kiu estas turnita suden, estas por la pastroj, kiuj plenumas la servadon en la domo;
-
46
|Ezequiel 40:46|
kaj la cxambro, kiu estas turnita per sia vizagxa flanko norden, estas por la pastroj, kiuj plenumas la servadon cxe la altaro:tio estas la filoj de Cadok, kiuj solaj el la idoj de Levi povas alproksimigxi al la Eternulo, por servi al Li.
-
47
|Ezequiel 40:47|
Kaj li mezuris la korton:gxi havis la longon de cent ulnoj kaj la largxon de cent ulnoj, gxi estis kvadrata; kaj la altaro staris antaux la domo.
-
48
|Ezequiel 40:48|
Kaj li venigis min en la vestiblon de la domo; kaj li mezuris cxe kolono de la portiko kvin ulnojn cxe unu flanko kaj kvin ulnojn cxe la dua flanko; kaj la largxo de la pordego estis tri ulnoj cxe unu flanko kaj tri ulnoj cxe la dua flanko.
-
49
|Ezequiel 40:49|
La longo de la portiko estis dudek ulnoj, kaj la largxo dek unu ulnoj, kaj gxi havis sxtupojn por supreniri; kaj la kolonoj havis bazajxojn, unu cxe unu flanko kaj unu cxe la alia flanko.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13