- 
			
				
Leer por capítulos:
- 
									
   Esperanto									 - 
									
									 
- 
									
									21
									 
									 
									|Ezequiel 40:21|
									Kaj da flankaj cxambretoj estis ambauxflanke po tri; kaj gxiaj kolonoj kaj portikoj havis la saman mezuron, kiel cxe la unua pordego:kvindek ulnojn da longo kaj dudek kvin ulnojn da largxo.									
									    
								 
- 
									
									22
									 
									 
									|Ezequiel 40:22|
									GXiaj fenestroj kaj vestibloj kaj palmornamoj havis la saman mezuron,  kiel la pordego turnita orienten; per sep sxtupoj oni levigxadis sur gxin;  kaj antaux gxi estis gxia vestiblo.									
									    
								 
- 
									
									23
									 
									 
									|Ezequiel 40:23|
									Kaj la pordegoj de la interna korto estis kontraux la pordegoj norda kaj orienta; kaj li mezuris de pordego gxis pordego cent ulnojn.									
									    
								 
- 
									
									24
									 
									 
									|Ezequiel 40:24|
									Kaj li kondukis min suden; kaj jen estis pordego turnita suden; kaj li mezuris gxiajn kolonojn kaj vestiblojn, kaj ilia mezuro estis la sama, kiel cxe la aliaj.									
									    
								 
- 
									
									25
									 
									 
									|Ezequiel 40:25|
									Kaj fenestrojn kaj vestiblojn cxirkauxe gxi havis tiajn samajn, kiel tiuj fenestroj; la longo de la pordego estis kvindek ulnoj, kaj la largxo dudek kvin ulnoj.									
									    
								 
- 
									
									26
									 
									 
									|Ezequiel 40:26|
									Kaj por supreniri gxi havis sep sxtupojn, kaj iliaj vestibloj estis antaux ili, kaj palmornamojn gxiaj kolonoj havis po unu sur unu flanko kaj unu sur la alia flanko.									
									    
								 
- 
									
									27
									 
									 
									|Ezequiel 40:27|
									Ankaux cxe la interna korto estis pordego turnita suden; kaj li mezuris de unu pordego al la alia, turnita suden, cent ulnojn.									
									    
								 
- 
									
									28
									 
									 
									|Ezequiel 40:28|
									Kaj li venigis min sur la internan korton tra la suda pordego; kaj li mezuris cxe la suda pordego la saman mezuron.									
									    
								 
- 
									
									29
									 
									 
									|Ezequiel 40:29|
									Kaj gxiaj cxambretoj kaj kolonoj kaj portikoj havis la saman mezuron,  kiel tiuj; kaj fenestrojn gxi kaj gxiaj portikoj havis cxirkauxe; cxio havis la longon de kvindek ulnoj kaj la largxon de dudek kvin ulnoj.									
									    
								 
- 
									
									30
									 
									 
									|Ezequiel 40:30|
									Kaj la portikoj cxirkauxe havis la longon de dudek kvin ulnoj kaj la largxon de kvin ulnoj.									
									    
								 
 - 
									
 - 
				
Sugerencias
 

Haga clic para leer Juan 16-18