- 
			
				
Leer por capítulos:
- 
									
   Esperanto									 - 
									
									 
- 
									
									6
									 
									 
									|Ezequiel 47:6|
									Kaj li diris al mi:CXu vi vidis, ho filo de homo? Kaj li kondukis min returne al la bordo de la torento.									
									    
								 
- 
									
									7
									 
									 
									|Ezequiel 47:7|
									Kiam mi revenis, mi vidis, ke sur la bordo de la torento estas jam tre multe da arboj sur ambaux flankoj.									
									    
								 
- 
									
									8
									 
									 
									|Ezequiel 47:8|
									Kaj li diris al mi:CXi tiu akvo, kiu eliras el la orienta regiono, iros malsupren en la stepon, kaj venos en la maron; kiam gxi trovigxos en la maro,  tiam sanigxos la akvo.									
									    
								 
- 
									
									9
									 
									 
									|Ezequiel 47:9|
									Kaj cxiu vivanta estajxo, kiu rampas tie, kie pasas la torentoj,  revivigxos, kaj estos tre multe da fisxoj; cxar tien venos cxi tiu akvo, kaj cxio sanigxos kaj revivigxos, kien venos la torento.									
									    
								 
- 
									
									10
									 
									 
									|Ezequiel 47:10|
									Kaj staros apud gxi fisxkaptistoj de En-Gedi gxis En-Eglaim, kaj ili etendos tie retojn; iliaj fisxoj estos tiaspecaj, kiel la fisxoj de la Granda Maro, kaj tre multe.									
									    
								 
- 
									
									11
									 
									 
									|Ezequiel 47:11|
									Sed gxiaj marcxoj kaj marcxetoj ne sanigxos, ili estos destinitaj por salo.									
									    
								 
- 
									
									12
									 
									 
									|Ezequiel 47:12|
									Kaj apud la torento sur ambaux bordoj kreskos cxiaspecaj mangxajxdonantaj arboj; ne velkos iliaj folioj, kaj ne forfinigxos iliaj fruktoj; cxiumonate ili donos novajn fruktojn, cxar la akvo por ili fluas el la sanktejo; kaj iliaj fruktoj estos uzataj kiel mangxajxo, kaj iliaj folioj kiel kuracilo.									
									    
								 
- 
									
									13
									 
									 
									|Ezequiel 47:13|
									Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen estas la limoj, laux kiuj vi devas dividi heredige la teron al la dek du triboj de Izrael:al Jozef duoblan parton.									
									    
								 
- 
									
									14
									 
									 
									|Ezequiel 47:14|
									Kaj dividu gxin al cxiuj egale; cxar per levo de la mano Mi promesis doni gxin al viaj patroj, tial cxi tiu tero farigxos via hereda posedajxo.									
									    
								 
- 
									
									15
									 
									 
									|Ezequiel 47:15|
									Jen estas la limo de la lando:sur la norda rando, komencante de la Granda Maro, gxi iras tra HXetlon en la direkto al Cedad;									
									    
								 
 - 
									
 - 
				
Sugerencias
 

Haga clic para leer Juan 16-18