-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
16
|Ezequiel 47:16|
tra HXamat, Berota, Sibraim, kiu estas inter la limo de Damasko kaj la limo de HXamat, gxis HXacer-Tihxon, kiu trovigxas cxe la limo de HXavran.
-
17
|Ezequiel 47:17|
Kaj la limo estos de la maro gxis HXacar-Enan apud la limo de Damasko, kaj gxis la norda Cafon kaj la limo de HXamat. Tio estas la rando norda.
-
18
|Ezequiel 47:18|
Kaj la orientan randon mezuru inter HXavran kaj Damasko, inter Gilead kaj la lando de Izrael, laux Jordan, de la limo gxis la orienta maro; tio estas la rando orienta.
-
19
|Ezequiel 47:19|
La suda rando estas de Tamar gxis la Akvo de Malpaco apud Kadesx, laux la torento gxis la Granda Maro; tio estas la rando suda.
-
20
|Ezequiel 47:20|
La okcidenta rando estas la Granda Maro, gxis la komenco de HXamat; tio estas la rando okcidenta.
-
21
|Ezequiel 47:21|
Kaj dividu inter vi cxi tiun landon laux la triboj de Izrael.
-
22
|Ezequiel 47:22|
Kaj dividu gxin lote al vi, kaj ankaux al la fremduloj, kiuj logxas inter vi kaj kiuj naskis infanojn inter vi; ili devas esti por vi kiel indigxenoj inter la Izraelidoj, kune kun vi ili devas ricevi lote heredan posedajxon inter la triboj de Izrael.
-
23
|Ezequiel 47:23|
En tiu tribo, inter kiu eklogxis la fremdulo, tie donu al li lian heredan posedajxon, diras la Sinjoro, la Eternulo.
-
1
|Ezequiel 48:1|
Jen estas la nomoj de la triboj:de la norda rando laux la vojo al HXetlon, en la direkto al HXamat, HXacar-Enan, norde de la limo de Damasko gxis HXamat; cxi tiu regiono de oriente gxis okcidente apartenos sole al Dan.
-
2
|Ezequiel 48:2|
Kaj apud la limo de Dan, de la orienta rando gxis la okcidenta, havos sian parton Asxer.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7