-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
13
|Ezequiel 48:13|
Kaj la Levidoj havos apud la limo de la pastroj dudek kvin mil da longo kaj dek mil da largxo; la tuta longo estos dudek kvin mil, kaj la largxo estos dek mil.
-
14
|Ezequiel 48:14|
Ili nenion devas vendi el tio, nek intersxangxi; la unuaajxo de la lando devas ne transiri, cxar gxi estas konsekrita al la Eternulo.
-
15
|Ezequiel 48:15|
La ceteraj kvin mil da largxo kun dudek kvin mil da longo estas nekonsekrita apartenajxo de la urbo, kiel logxatejo kaj antauxurbo; kaj la urbo estos en la mezo.
-
16
|Ezequiel 48:16|
Jen estas gxiaj dimensioj:la norda rando havos kvar mil kvincent, la suda rando kvar mil kvincent, la orienta rando kvar mil kvincent, kaj la okcidenta rando kvar mil kvincent.
-
17
|Ezequiel 48:17|
La antauxurbo de la urbo havos norde ducent kvindek, kaj sude ducent kvindek, kaj oriente ducent kvindek, kaj okcidente ducent kvindek.
-
18
|Ezequiel 48:18|
Koncerne la ceteran parton de la longo kontraux la sankta terpeco, nome dek mil oriente kaj dek mil okcidente, kiu trovigxas kontraux la sankta terpeco, gxiaj produktajxoj devas servi kiel mangxajxo por la laboristoj de la urbo.
-
19
|Ezequiel 48:19|
En la urbo laboros laboristoj el cxiuj triboj de Izrael.
-
20
|Ezequiel 48:20|
La tuta apartigita terpeco devas havi dudek kvin mil kontraux dudek kvin mil; kvaronon de la sankta terpeco apartigu kiel posedajxon de la urbo.
-
21
|Ezequiel 48:21|
Kio restas de la sanktigita terpeco kaj de la posedajxo de la urbo, de la dudek kvin mil, apartigitaj oriente kaj okcidente, kontraux tiuj partoj, tio apartenu al la princo; kaj la sankta terpeco kaj la sankta domo estos en la mezo.
-
22
|Ezequiel 48:22|
Kio trovigxas inter la apartenajxo de la Levidoj kaj la apartenajxo de la urbo, inter la limo de Jehuda kaj la limo de Benjamen, tio apartenu al la princo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7