-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
3
|Ezequiel 48:3|
Apud la limo de Asxer, de la orienta rando gxis la okcidenta, havos sian parton Naftali.
-
4
|Ezequiel 48:4|
Apud la limo de Naftali, de la orienta rando gxis la okcidenta, havos sian parton Manase.
-
5
|Ezequiel 48:5|
Apud la limo de Manase, de la orienta rando gxis la okcidenta, havos sian parton Efraim.
-
6
|Ezequiel 48:6|
Apud la limo de Efraim, de la orienta rando gxis la okcidenta, havos sian parton Ruben.
-
7
|Ezequiel 48:7|
Apud la limo de Ruben, de la orienta rando gxis la okcidenta, havos sian parton Jehuda.
-
8
|Ezequiel 48:8|
Apud la limo de Jehuda, de la orienta rando gxis la okcidenta, estos la konsekrita terpeco, kiun vi apartigos, kaj kiu havos la largxon de dudek kvin mil mezurstangoj kaj la longon kiel unu el la partoj de la orienta rando gxis la okcidenta, kaj en kies mezo estos la sanktejo.
-
9
|Ezequiel 48:9|
La apartigita terpeco, kiun vi konsekros al la Eternulo, havos la longon de dudek kvin mil kaj la largxon de dek mil.
-
10
|Ezequiel 48:10|
Kaj la sankta terpeco estos por la pastroj, havante norden dudek kvin mil, kaj okcidenten la largxon de dek mil, orienten la largxon de dek mil, kaj suden la longon de dudek kvin mil; kaj en gxia mezo estos la sanktejo de la Eternulo.
-
11
|Ezequiel 48:11|
GXi estu sanktigita por la pastroj el la filoj de Cadok, kiuj plenumadis Mian servadon kaj ne defalis de Mi dum la defalo de la Izraelidoj, kiel defalis la Levidoj.
-
12
|Ezequiel 48:12|
Kaj al ili estos apartigita parto el la konsekrita terpeco, kiel plejsanktajxo, apud la limo de la Levidoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7