-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Job 11:1|
Kaj ekparolis Cofar, la Naamano, kaj diris:
-
2
|Job 11:2|
CXu kontraux multe da vortoj oni ne povas doni respondon? Kaj cxu tiu, kiu multe parolas, estas prava?
-
3
|Job 11:3|
CXu via senenhava parolado devas silentigi la homojn, Por ke vi mokinsultu kaj neniu vin hontigu?
-
4
|Job 11:4|
Vi diras:Mia opinio estas gxusta, Kaj mi estas pura antaux Viaj okuloj.
-
5
|Job 11:5|
Sed ho, se Dio ekparolus, Kaj malfermus antaux vi Siajn lipojn,
-
6
|Job 11:6|
Kaj malkasxus antaux vi la sekretojn de la sagxo, Kiu havas multoblan forton! Sciu, ke ne cxiujn viajn pekojn Dio rememoras.
-
7
|Job 11:7|
CXu vi povas eltrovi la esencon de Dio? CXu vi povas plene kompreni la perfektecon de la Plejpotenculo?
-
8
|Job 11:8|
Tio estas pli alta ol la cxielo; Kion vi povas fari? Tio estas pli profunda ol SXeol; Kion vi povas ekscii?
-
9
|Job 11:9|
Pli longa ol la tero estas gxia mezuro, Kaj pli largxa ol la maro.
-
10
|Job 11:10|
Se Li preteriros, kaj fermos, kaj faros jugxon, Tiam kiu repusxos Lin?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5