-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Job 23:1|
Ijob respondis kaj diris:
-
2
|Job 23:2|
Ecx hodiaux mia parolado restas maldolcxa; Mia suferado estas pli peza, ol miaj gxemoj.
-
3
|Job 23:3|
Ho, se mi scius, kiamaniere mi povas Lin trovi, Veni al Lia trono!
-
4
|Job 23:4|
Mi prezentus al Li jugxan aferon, Kaj mian busxon mi plenigus per argumentoj.
-
5
|Job 23:5|
Mi ekscius la vortojn, kiujn Li respondus al mi; Mi komprenus, kion Li dirus al mi.
-
6
|Job 23:6|
CXu en la grandeco de Sia forto Li luktus kontraux mi? Ne, Li nur atentu min;
-
7
|Job 23:7|
Tiam pravulo procesus kun Li, Kaj mi liberigxus por cxiam de mia Jugxanto.
-
8
|Job 23:8|
Sed jen mi iras antauxen, kaj Li tie ne estas; Mi iras malantauxen, kaj mi Lin ne rimarkas;
-
9
|Job 23:9|
Se Li faras ion maldekstre, mi Lin ne trovas; Se Li kasxas Sin dekstre, mi Lin ne vidas.
-
10
|Job 23:10|
Sed mian vojon Li konas; Se Li min elprovos, mi eliros kiel oro.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5