-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Job 28:1|
La argxento havas lokon, kie oni gxin elakiras; Kaj la oro havas lokon, kie oni gxin fandas.
-
2
|Job 28:2|
La fero estas ricevata el polvo, Kaj el sxtono oni fandas la kupron.
-
3
|Job 28:3|
Oni faras finon al la mallumo, Kaj rezulte oni trovas la sxtonojn el grandega mallumo.
-
4
|Job 28:4|
Oni fosas kavon tie, kie oni logxas; Kaj tie, kie pasxas neniu piedo, ili laboras pendante, forgesitaj de homoj.
-
5
|Job 28:5|
La tero, el kiu devenas pano, Estas trafosata sube kvazaux per fajro.
-
6
|Job 28:6|
GXiaj sxtonoj estas loko de safiroj, Kaj terbuloj enhavas oron.
-
7
|Job 28:7|
La vojon ne konas rabobirdo, Kaj la okulo de falko gxin ne vidis.
-
8
|Job 28:8|
Ne pasxis sur gxi sovagxaj bestoj, Ne iris sur gxi leono.
-
9
|Job 28:9|
Sur rokon oni metas sian manon, Oni renversas montojn de ilia bazo.
-
10
|Job 28:10|
En rokoj oni elhakas riverojn, Kaj cxion grandvaloran vidis la okulo de homo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5