- 
			
				
Leer por capítulos:
- 
									
   Esperanto									 - 
									
									 
- 
									
									1
									 
									 
									|Job 5:1|
									Voku do! cxu iu respondos al vi?   Kaj al kiu el la sanktuloj vi vin turnos?									
									    
								 
- 
									
									2
									 
									 
									|Job 5:2|
									Malsagxulon mortigas la kolero,   Kaj sensenculon pereigas la incitigxemeco.									
									    
								 
- 
									
									3
									 
									 
									|Job 5:3|
									Mi vidis malsagxulon, kiu enradikigxis,   Kaj mi malbenis subite lian logxejon.									
									    
								 
- 
									
									4
									 
									 
									|Job 5:4|
									Malproksimaj de savo estos liaj filoj;   Oni disbatos ilin cxe la pordego,   Kaj neniu ilin savos.									
									    
								 
- 
									
									5
									 
									 
									|Job 5:5|
									Lian rikoltajxon formangxos malsatulo,   El inter la dornoj li gxin prenos,   Kaj soifantoj englutos lian havajxon.									
									    
								 
- 
									
									6
									 
									 
									|Job 5:6|
									Ne el la polvo eliras malpiajxo,   Kaj ne el la tero elkreskas malbonago.									
									    
								 
- 
									
									7
									 
									 
									|Job 5:7|
									Sed homo naskigxas por suferoj,   Kiel birdoj por flugado supren.									
									    
								 
- 
									
									8
									 
									 
									|Job 5:8|
									Sed mi min turnus al Dio,   Kaj al Li mi transdonus mian aferon;									
									    
								 
- 
									
									9
									 
									 
									|Job 5:9|
									Al Tiu, kiu faras grandajxojn, kiujn neniu povas esplori,   Mirindajxojn, kiujn neniu povas kalkuli;									
									    
								 
- 
									
									10
									 
									 
									|Job 5:10|
									Kiu donas pluvon sur la teron  Kaj sendas akvon sur la kampojn,									
									    
								 
 - 
									
 - 
				
Sugerencias
 

Haga clic para leer Juan 16-18