-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Job 24:1|
Kial la Plejpotenculo ne destinis tempojn, Kaj Liaj konantoj ne vidas Liajn tagojn?
-
2
|Job 24:2|
Oni forsxovas la limojn; Oni rabas la sxafaron kaj pasxtas gxin.
-
3
|Job 24:3|
Oni forkondukas la azenon de orfoj, Oni prenas kiel garantiajxon la bovon de vidvino.
-
4
|Job 24:4|
Oni forpusxas malricxulojn de la vojo; La suferantoj sur la tero devas sin kasxi.
-
5
|Job 24:5|
Jen kiel sovagxaj azenoj ili eliras al sia laboro, por sercxi kaptajxon; La stepo donas al ili panon por iliaj infanoj.
-
6
|Job 24:6|
Sur fremda kampo ili rikoltas, Kaj en vinbergxardeno de malpiulo ili kolektas berojn.
-
7
|Job 24:7|
Nudaj ili tradormas la nokton, cxar ili ne havas veston, Kaj dum la frosto ili havas nenion, por sin kovri.
-
8
|Job 24:8|
De la pluvego de la montoj ili malsekigxas, Kaj pro nehavado de rifugxejo ili cxirkauxprenas rokon.
-
9
|Job 24:9|
Oni forsxiras orfon de la mamoj, Kaj oni ruinigas malricxulon.
-
10
|Job 24:10|
Ili iras nudaj, sen vestoj, Kaj malsataj ili portas garbojn;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5