- 
			
				
 Leer por capítulos:
 - 
									 Esperanto Esperanto
- 
									  
 - 
									
									1
									 
									 
									|Job 27:1|
									Kaj Ijob dauxrigis siajn sentencojn, kaj diris:									
     
 - 
									
									2
									 
									 
									|Job 27:2|
									Kiel vivas Dio, kiu rifuzis al mi miajn rajtojn,   Kaj la Plejpotenculo, kiu afliktas mian animon:									
     
 - 
									
									3
									 
									 
									|Job 27:3|
									Tiel longe, kiel mia animo estas en mi  Kaj la spiro de Dio en mia nazo,									
     
 - 
									
									4
									 
									 
									|Job 27:4|
									Miaj lipoj ne eldiros malgxustajxon,   Kaj mia lango ne diros malverajxon.									
     
 - 
									
									5
									 
									 
									|Job 27:5|
									Malproksime estas de mi,   Rigardi vin kiel pravajn;   GXis mia morto mi ne cxesos rigardi min kiel senkulpan.									
     
 - 
									
									6
									 
									 
									|Job 27:6|
									Mian pravecon mi tenas forte, kaj mi ne ellasos gxin;   Dum mia tuta vivo mia koro ne faros al mi riprocxon pri tio.									
     
 - 
									
									7
									 
									 
									|Job 27:7|
									Mia malamiko estu rigardata kiel malvirtulo,   Kaj mia kontrauxulo kiel malpiulo.									
     
 - 
									
									8
									 
									 
									|Job 27:8|
									CXar kio estas la espero de hipokritulo,   Kiam Dio faras al li finon, elsxiras lian animon?									
     
 - 
									
									9
									 
									 
									|Job 27:9|
									CXu lian kriadon Dio auxskultos,   Kiam trafos lin malfelicxo?									
     
 - 
									
									10
									 
									 
									|Job 27:10|
									CXu li povas havi gxuon de la Plejpotenculo,   Voki al Dio en cxiu tempo?									
     
 
- 
									
- 
				- Sugerencias 
 

Haga clic para leer Juan 7-8