- 
			
				
Leer por capítulos:
- 
									
   Esperanto									 - 
									
									 
- 
									
									1
									 
									 
									|Job 2:1|
									Unu tagon, kiam la filoj de Dio venis, por starigxi antaux la Eternulo,  venis ankaux Satano inter ili, por starigxi antaux la Eternulo.									
									    
								 
- 
									
									2
									 
									 
									|Job 2:2|
									Kaj la Eternulo diris al Satano:De kie vi venas? Kaj Satano respondis al la Eternulo, kaj diris:Mi vagadis sur la tero kaj rondiradis sur gxi.									
									    
								 
- 
									
									3
									 
									 
									|Job 2:3|
									Kaj la Eternulo diris al Satano:CXu vi atentis Mian servanton Ijob? ne ekzistas sur la tero homo simila al li, tiel honesta, justa, diotima, kaj evitanta malbonon; kaj li gxis nun ankoraux estas firma en sia virteco,  kvankam vi ekscitis Min kontraux li, por pereigi lin senkulpe.									
									    
								 
- 
									
									4
									 
									 
									|Job 2:4|
									Tiam Satano respondis al la Eternulo, kaj diris:Hauxto pro hauxto; kaj cxion, kion homo posedas, li fordonus pro sia vivo.									
									    
								 
- 
									
									5
									 
									 
									|Job 2:5|
									Sed etendu Vian manon, kaj tusxu liajn ostojn kaj lian karnon; tiam Vi vidos, ke li blasfemos Vin antaux Via vizagxo.									
									    
								 
- 
									
									6
									 
									 
									|Job 2:6|
									La Eternulo diris al Satano:Jen li estas transdonata en vian manon; nur lian vivon konservu.									
									    
								 
- 
									
									7
									 
									 
									|Job 2:7|
									Satano foriris de antaux la vizagxo de la Eternulo, kaj frapis Ijobon per turmentaj abscesoj de la plando de lia piedo gxis lia verto.									
									    
								 
- 
									
									8
									 
									 
									|Job 2:8|
									Li prenis potpecon, por skrapadi sin per gxi, sidante meze de cindro.									
									    
								 
- 
									
									9
									 
									 
									|Job 2:9|
									Kaj lia edzino diris al li:Vi cxiam ankoraux estas firma en via virteco!  blasfemu Dion, kaj mortu.									
									    
								 
- 
									
									10
									 
									 
									|Job 2:10|
									Sed li diris al sxi:Vi parolas tiel, kiel parolas iu el la malsagxulinoj; cxu bonon ni akceptu de Dio, kaj malbonon ni ne akceptu?  Malgraux cxio cxi tio Ijob ne pekis per siaj lipoj.									
									    
								 
 - 
									
 - 
				
Sugerencias
 

Haga clic para leer Juan 14-15