- 
			
				
Leer por capítulos:
- 
									
   Esperanto									 - 
									
									 
- 
									
									1
									 
									 
									|Job 20:1|
									Ekparolis Cofar, la Naamano, kaj diris:									
									    
								 
- 
									
									2
									 
									 
									|Job 20:2|
									Pro tio miaj pensoj devigas min respondi,   Pro tio, kion mi sentas.									
									    
								 
- 
									
									3
									 
									 
									|Job 20:3|
									Hontindan riprocxon mi auxdis,   Kaj la spirito de mia prudento respondos por mi.									
									    
								 
- 
									
									4
									 
									 
									|Job 20:4|
									CXu vi scias, ke tiel estis de eterne,   De post la apero de homo sur la tero,									
									    
								 
- 
									
									5
									 
									 
									|Job 20:5|
									Ke la triumfado de malvirtuloj estas mallongatempa,   Kaj la gxojo de hipokritulo estas nur momenta?									
									    
								 
- 
									
									6
									 
									 
									|Job 20:6|
									Se lia grandeco ecx atingus gxis la cxielo,   Kaj lia kapo tusxus la nubon,									
									    
								 
- 
									
									7
									 
									 
									|Job 20:7|
									Li tamen pereos por cxiam, kiel lia sterko;   Tiuj, kiuj lin vidis, diros:Kie li estas?									
									    
								 
- 
									
									8
									 
									 
									|Job 20:8|
									Kiel songxo li forflugos, kaj oni lin ne trovos;   Li malaperos, kiel nokta vizio.									
									    
								 
- 
									
									9
									 
									 
									|Job 20:9|
									Okulo, kiu rigardis lin, ne plu vidos lin;   Lia loko lin ne plu vidos.									
									    
								 
- 
									
									10
									 
									 
									|Job 20:10|
									Liaj filoj kurados almozpetante,   Kaj liaj manoj redonos lian havajxon.									
									    
								 
 - 
									
 - 
				
Sugerencias
 

Haga clic para leer Juan 16-18