-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Job 20:11|
Liaj ostoj estos punitaj pro la pekoj de lia juneco, Kaj tio kusxigxos kune kun li en la polvo.
-
12
|Job 20:12|
Se la malbono estas dolcxa en lia busxo, Li kasxas gxin sub sia lango,
-
13
|Job 20:13|
Li flegas gxin kaj ne forlasas gxin, Kaj retenas gxin sur sia palato:
-
14
|Job 20:14|
Tiam lia mangxajxo renversigxos en liaj internajxoj, Farigxos galo de aspidoj interne de li.
-
15
|Job 20:15|
Li englutis havajxon, sed li gxin elvomos; El lia ventro Dio gxin elpelos.
-
16
|Job 20:16|
Venenon de aspidoj li sucxos; Lango de vipuro lin mortigos.
-
17
|Job 20:17|
Li ne vidos fluojn nek riverojn, Torentojn de mielo kaj de butero.
-
18
|Job 20:18|
Li redonos tion, kion li pene akiris, kaj li tion ne englutos; Kiel ajn granda estas lia havajxo, li gxin fordonos kaj ne gxuos gxin.
-
19
|Job 20:19|
CXar li premis kaj forlasis la senhavulojn, Li rabis al si domon, kiun li ne konstruis.
-
20
|Job 20:20|
CXar lia interno ne estis trankvila, Tial li ne savos tion, kio estis por li kara.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5