- 
			
				
Leer por capítulos:
- 
									
   Esperanto									 - 
									
									 
- 
									
									1
									 
									 
									|Job 9:1|
									Ijob respondis kaj diris:									
									    
								 
- 
									
									2
									 
									 
									|Job 9:2|
									Certe, mi scias, ke tiel estas;   Kaj kiel povas homo esti prava koncerne Dion?									
									    
								 
- 
									
									3
									 
									 
									|Job 9:3|
									Se li volus havi kun Li jugxan disputon,   Li ne povus respondi al Li ecx unu kontraux mil.									
									    
								 
- 
									
									4
									 
									 
									|Job 9:4|
									Li estas sagxa per Sia koro kaj potenca per Sia forto;   Kiu kuragxus stari kontraux Li kaj restus sendifekta?									
									    
								 
- 
									
									5
									 
									 
									|Job 9:5|
									Li forsxovas montojn, kaj ili ecx ne rimarkas,   Ke Li renversis ilin en Sia kolero;									
									    
								 
- 
									
									6
									 
									 
									|Job 9:6|
									Li skuas la teron de gxia loko,   Ke gxiaj kolonoj tremas;									
									    
								 
- 
									
									7
									 
									 
									|Job 9:7|
									Li diras al la suno, kaj gxi ne levigxas,   Kaj la stelojn Li sigelfermas;									
									    
								 
- 
									
									8
									 
									 
									|Job 9:8|
									Li sola etendas la cxielon,   Kaj Li iras sur la altajxoj de la maro;									
									    
								 
- 
									
									9
									 
									 
									|Job 9:9|
									Li kreis la Grandan Ursinon, Orionon, kaj Plejadojn,   Kaj la stelojn de la sudo;									
									    
								 
- 
									
									10
									 
									 
									|Job 9:10|
									Li faras neesploreblajn grandajxojn,   Kaj nekalkuleblajn mirindajxojn.									
									    
								 
 - 
									
 - 
				
Sugerencias
 

Haga clic para leer Juan 16-18